Nia grup-kunvenejo ne plu nomiĝas la bierfarejo Blinda Porko, sed ili ankoraŭ uzas la samajn glasojn. Hodiaŭ mi trinkas bieron “No Call No Show,” kiu estas malfacila por traduki Esperanten. Estas frazo por kiam laboristo ne aperas ĉe laborejo, kaj ne antaŭe telefonas por diri tion.